17/11/13

Malvarma eŭrozono

Ĵurnalo El País (=La Lando)

Opinio

Ĉefartikolo (17-a de novembro 2013)

Malvarma eŭrozono
La marasmo kaj la malaltaj inflaci-indicoj kompromitas la ekonomian kreskon

Arkivita en: Opinio / Eŭro / Deflacio / Ekonomia kresko / Eŭrozono / Francio / Valuto / Germanio / Italio / Ekonomiaj indikiloj / Ekonomia konjunkturo / Eŭropa ekonomio / Mono

La eŭrozono kreskas preskaŭ neniom. En la tria kvarono de ĉi tiu jaro la ekspansia indico de la MEP [Malneta Enlanda Produkto], laŭ ĵusa kalkulo de Eurostat [Eŭropa Statistika Oficejo], atingis 0,1%, kompare kun 0,3% la antaŭan jarkvaronon. Jen seniluziiga ritmo, kiu kompromitas la atendojn, ke tiuj ekonomioj plej trafataj de la krizo, inter ili ankaŭ la hispana, restariĝos. Ĉe la kalkulo de tiel magra kresko, signifoplenaj estas la kuntiriĝo de la itala kaj franca ekonomioj kaj la regreso de tiu germana. Italio spertas recesion jam de naŭ sinsekvaj jarkvaronoj kaj la refalo de Francio estas rimarkinda, tiel ke ĝi revenas en malkreskon de 0,1%. Germanio kreskas je 0,3% kompare kun 0,7% la antaŭan jarkvaronon, grandparte kiel sekvo de malfortiĝo de siaj ĉefaj komercaj partneroj en Eŭropo, malgraŭ geografia diversigo de siaj eksportoj.

Tio estas kresko-ritmoj evidente nekongruaj kun malpliigo de senlaboreco kaj kun definitivaj stabileco kaj garantiado de la bankaj sistemoj. Ili ankaŭ ne favoras etoson de interna kohero kaj politika apogo necesaj por transiro al banka unuiĝo, sen kiu kondiĉo la eŭrozono povos refoje fariĝi scenejo de financaj streĉitecoj kiel tiuj okazintaj la pasintan someron. La samtempa ekzisto de tiu marasmo kaj de tre malaltaj inflaci-indicoj estigas kompreneblan maltrankvilon. Kiel ajn estas, ĝi altrudas revizion de la reganta direkto ĉe la ĝis nun regantaj makroekonomiaj politikoj. Aparte, de la insisto, ĉe kelkaj registaroj, plej elstare tiu de Germanio, pluigi fisko-politikojn, kiuj malmulte harmonias kun la volo certigi ekonomian kreskon.

Kio montriĝis evidenta, tio estas, ke ne havas efikon la samtempaj limigaj direktoj en ĉiuj fisko-politikoj de la eŭrozono. Tiuj, kiuj havas sekureco-marĝenon, kiel Germanio –kiu disponas ŝtatan maldeficiton–, devas alpreni malpli striktan direkton. Tiaj politikoj efikus kiel necesa kompenso de la buĝetaj alĝustigoj, kiujn efektivigas la sudaj ekonomioj, kaj kontribuus al forigo de tiu fantomo de japanigo –marasmo kaj deflaciaj minacoj–, kiu ŝvebas super la eŭrozono, kaj antaŭ kiu la monpolitiko ne plu disponas larĝan sekureco-marĝenon.

Superfluas diri ke, tiom longe, kiom la hispana ekonomia kresko dependos de la ekstera sektoro [de la eksportoj], dum ne estos klara restariĝo de la centraj ekonomioj de la eŭrozono, la kresko-signaloj, kiuj estas rimarkitaj en la hispana ekonomio, riskos malaperi. Kaj tio malproksimigus eĉ pli longe la normalan funkciadon de la banka sistemo kaj la malpliigon de la plej grava malekvilibro, tiu de la tre granda senlaboreco. Atendi ĝis la nova germana registaro instaliĝos kaj tiam fidi al novaj signaloj de restariĝo povas esti tro malfrue.

Originalo:
http://elpais.com/elpais/2013/11/16/opinion/1384633011_795248.html

16/11/13

Ĉu savitaj bankoj?

Jen unu el la ĉefartikoloj de unu el la ĉefaj tagĵurnaloj en Madrido, politika ĉefurbo de Hispanio, la dekkvinan de novembro 2013. Unu el la ĉefaj defioj, kiam oni uzas malofte uzatan lingvon, estas la facila esprimado de ĉiutagaj zorgoj, kiaj estas la ekonomiaj problemoj, pri kiuj ni parolas ĉiutage. Mi montras ĉi-sekve mian provon redoni en esperanto unu tian tekston. Mi metis inter krampojn kelkajn formojn, pri kiuj mi dubis, ĉu uzi la interkrampajn formojn, ĉu uzi la eksterkrampajn. Mi ne prenis finan decidon, sed lasis la tradukon nefinita por eventuala repreno kaj definitiva versio de ĉi tiu tradukekzerco.


Ĵurnalo El País (= La Lando)

Sekcio "Opinio"

Ĉefartikolo (15-a de novembro 2013)

PLENUMITA SAVO

La fino de la banka rekapitaligo ebligos la restarigon de la mezdaŭra kredito. [Eblos restarigi la mezdaŭran krediton dank' al tio, ke oni finis rekapitaligi la bankojn.]

Arkivita en: Opinio / Ekonomia recesio / Eŭropa Komisiono / Financa savo / Ekonomia konjunkturo / Financa krizo / Eŭropa Unio / Hispanio / Internaciaj organizoj / Ekonomio

La fino de la hispana banka savo [La fino de la operacio de savado je hispanaj bankoj], hieraŭ decidita de la Eŭropa Pintkunsido sen tio, ke oni konsiderus necesa ajnan plilongigon aŭ aldonan helpon, estas politika sukceso okazanta en stadio de suspektemo, en kiu oni scias certe, ke la krizo de la hispana ekonomio tuŝis la fundon; tamen oni ankoraŭ ne scias, ĝis kioma grado venos la restarigo. La Registaro tre insistis pri sia deziro elmontri kiel venkon la likvidon de la kreditlinio de 100.000 milionoj [da eŭroj], kiun la Triopo malfermis (el kiuj oni uzis 41.500 milionojn). Do la fakto, ke la bankaro ne bezonas pli da mono el tiu linio, plenumas la plej bonajn atendojn. La formala sukceso de la savo, kiu koincidas tempe kun la anonco, ke ankaŭ Irlando forlasas la savo-zonon –ĉi-okaze ne temas pri parta savo kiel tiu hispana, sed pri la tuto de la ŝtataj financoj–, estas venko ankaŭ de la eŭropaj savmekanismoj.

La sukceso ĉe la savo ne signifas, ke ĉiuj necesaj alĝustigoj estas faritaj, kaj ankaŭ ne, ke ekde ĉi tiu momento la kredito alfluas samritme kiel antaŭ la krizo, kvazaŭ ĝi estus tujefika kuracilo. Ĝi signifas, ke la kapitalbezonoj de la bankoj estas protektataj, ke ne necesos disponigi pli da eŭropa ŝtatmono kaj ke tiu protekto ebligos al la financaj societoj bonkondiĉe alfronti la postulojn de la merkatoj kaj de la eŭropa reguliganto mem. Jen estas ĉio, kaj tio estas multo. Nu, la banko-savo havas gravajn randojn, kiuj ankoraŭ ne estas finkudritaj. Ekzemple, la aljuĝo de la du societoj, kiujn oni ŝtatigis pro bankroto (Nova Caixa Galicia kaj Caixa Catalunya, kiuj ambaŭ estas nesolvitaj problemoj), aŭ konfirmi bonan funkciadon de la tiel nomata "malbona banko".

Ankaŭ la kredito (por la efektivigeblaj entreprenprojektoj) ne restariĝos de unu tago al la sekvanta. Super la mallongperspektiva estonto de la eŭropaj bankoj pendas pluraj gravaj ekzamenoj (testoj pri kapitalo, testoj pri solventeco), kies rezultoj eble alportos al pliaj kapitalpostuloj. Dum tiu nekonata variablo ne estos trovita (do ne pli frue ol la fino de 2014), ne estas tre probable, ke la kredito restariĝos laŭ daŭra maniero. La hispanaj bankoj alfrontas ankaŭ la protekto-postulojn, kiujn la eŭropaj instancoj povus prezenti pro la granda kvanto de ŝtata ŝuldo (ĉirkaŭ 250.000 milionoj) en ilia kapitalo.

Kiel oni povas vidi, la formala fino ne koincidas kun la komenco de banka normaleco. Tio estas unu plia kialo por ekskludi ĉian memkontenton. Oni komprenos pli bone la situacion de la hispana ekonomio, se oni prenas en konsideron tion, ke la fakto, ke la bankoj kaj la rekapitaligitaj societoj estas hodiaŭ solventaj, ne nepre signifas, ke ili estos tiaj dum la sekvaj jarkvaronoj aŭ la venontan jaron. Ili estos solventaj en intima rilato kun tio, kiel intense la ekonomio restariĝos; tio estas, kiaj estos la atendoj pri dungo-kreskigo, kion siavice stimulos sufiĉa prunto-fluado. Kaj la ekonomio kaj la bankoj estas ankoraŭ en konvaleska stadio.

Originalo: http://elpais.com/elpais/2013/11/14/opinion/1384458763_160121.html

20/5/13

Ĉu ni studis super niaj kapabloj?

Ĉi sekve mi provas traduki lastatempan blogaĵon por testi mian kapablon prezenti aktualajn temojn trans la limoj de difinitaj sociaj cirkonstancoj. Tial mi almetis kelkajn klarignotojn, kiuj espereble transdonu parton de la subkomprenataj signifoj de pluraj vortoj kaj frazeroj. Mia impreso estas pesimisma en rilato kun la senpera (tio estas, senkomenta) tradukeblo de tekstoj pri aferoj, kiujn la uzantoj de la cellingvo ne konas.
Ĉu ni studis super niaj kapabloj?
19 majo 2013
Agustín Moreno
Mezlerneja instruisto
La LOMCE [Ley Orgánica de Mejora de la Calidad Educativa = Supera Leĝo[1] por Plibonigo de Klerigkvalito] aŭ leĝo de Wert[2] estas fuŝaĵo, kiu ne baziĝas sur antaŭa diagnozo, tiel nomata Blanka Libro, de la problemoj de la klerigsistemo; kiu ne enkalkulas porefektivigan financadon; kiu ne staras sur interkonsento, sed sur plej kolera rifuzo de la klerigkomunumo[3], kiel evidentiĝis en multaj mobilizoj[4].
Kiel majstroj de novparolo, ili[5] parolas pri "kvalito" kaj eĉ kulpigas, cinike, la klerigsistemon kiel respondecan pri la nuna senlaboreco, dum estas bone sciate, ke multaj el la membroj de la plej altgrade kaj plej bone preparita generacio de ĉi tiu lando foriradas al labora aŭ scienca ekzilo. Tamen la vera esenco de ilia mesaĝo estas tio, ke "ni studis super niaj kapabloj"[6]. Ĉar, verdire, ili ne pretas investi pli abunde en publika[7] klerigado, kaj tio okazas pro ideologiaj kaj negocaj kialoj[8]. Ne interesas ilin klerigitaj, informitaj, kritikaj civitanoj en nestabila labormerkato kaj duopa socio[9], kiu estas ĉiam malpli demokratia. Ili ne volas socian intermiksiĝon de idoj de familioj kun malsama sociekonomia statuso.
Kaj, agorde kun la merkantilismaj interesoj, al kiuj ili submetiĝas, la klerigsistemo estas negoco. Ĝi atingas tutmonde la frandindan kvanton de 2 duilionoj da dolaroj, kaj en Hispanio ricevis profiton de preskaŭ 700 milionoj da eŭroj laŭ la plej freŝaj datumoj de la INE [Instituto Nacional de Estadística = Nacia Statistika Instituto][10]. Pro ĉio tio la celo, kiun aspiras la Popolpartio, estas plu transdonadi resursojn de la publika al la privata sektoro kaj transiri de 3,6% al 2,9% de la MEP[11], tio estas proksimume po 7 miliardoj da eŭroj malpli en ĉiu jaro, tre for de la investo, kiun faras aliaj najbaraj landoj[12].
En la demokratia epoko[13] oni sukcesis ĉe kelkaj gravaj antaŭenpaŝoj en la disvolvado de la publikaj lernejoj: plimultigo de lernejoj kaj instruistoj, malaltigo de la kvociento[14], plilongigo de deviga klerigado, preskaŭ universala enlernejigo ekde la aĝo de tri jaroj kaj pli multa aliro de la simplaj popolanoj[15] al superaj studoj[16]. Ĉi tiujn atingojn delonge atakadas la dekstrismaj registaroj, kies merkantilisma, privatiga ideologio volas fari el la klerigado negocon[17]. Kun ĉi tiu leĝo plifirmiĝas la fortranĉoj[18], kiujn oni ĝis nun aplikadas, kaj ĝi estas forta bato kontraŭ la publika klerigsistemo.
La hispana publika klerigsistemo, pro la engaĝoj de la sinsekvaj registaroj kun la katolika eklezio kaj kun la klerigentreprenistoj, neniam komplete rifuzis la tri ĉefajn heredaĵojn de Franco[19]: klasa segregacio, ŝtatreligieco, kaj granda privata sektoro financata per publika mono. La leĝo de Wert estas salto malantaŭen al tiu sama celo.
- Segregacio, kun diversaj trakoj, laŭ kiuj oni selektos kaj klasifikos kiel eble plej frue la lernantojn fortranĉante ilin el la komuna trunko per tri rimedoj: la tiel nomataj programoj por pli bona lernado, la Baza Metia Instruado, kaj la trakoj en la 4-a lernojaro de ESO [Educación Secundaria Obligatoria = Deviga Mezlernejo][20]. Ju pli frue okazas la segregacio, des pli forte oni atencas kontraŭ la egaleco de ŝancoj kaj malakceptas la kapablon de la infanoj kaj adoleskuloj ŝanĝiĝi. La klerigsistemo fariĝas ankaŭ obstaklokuro kun refojaj, ekskludaj alirekzamenoj. Tia klerigmodelo produktas pli multe da lerneja fiasko, pli da malegaleco kaj favoras la revenon al eĉ pli klasisma socio.
- Ŝtatreligieco, kiu retroportas nin al la nacikatolikismo, kun religio kiel kvalifikebla lernobjekto kaj kun malfacila alternativo por eviti, ke la lernantoj fuĝus for de la endoktrinigo, samtempe forigante la lernobjekton Civitana Edukado[21] kaj pruvante, ke oni pli multe fidas al la religio ol al la demokratiaj valoroj.
- Privatigo kaj plifortikigo de la koncerna publika financado[22], farante el la kleriĝo privatan posedaĵon anstataŭ fundamenta rajto kaj ne garantiante oferton de novaj publikaj lernolokoj[23]. Laŭ tiu maniero fortikiĝas la duopa reto, kiu produktas diskriminacion, al kio aldonendas la paradokso, ke ni ĉiuj kontribuas al financado de tiu, kiu plej multe havas, dum oni malaperigas la prizorgon de diverseco[24] kaj la kompensan rolon de la lernejoj[25].
- Malpli da demokratio. Malpliiĝas la kompetentecoj de la kolektivaj organoj[26] kaj de la klerigkomunumo kaj plifortikiĝas la povo kaj la klientismo[27] de la lernejestroj.
La LOMCE celas ankaŭ leĝigi neleĝaĵojn per publika financado de lernejoj, kiuj segregacias laŭ sekso, rekta kontraktado de denaskaj instruistoj[28] aŭ publikigo de klasifikoj kun la rezultoj de eksteraj ekzamenoj[29].
En ĉi tiu reveno al la pasinto ĉefrolas Wert, la plej senprestiĝiĝinta ministro en la demokratia epoko, kies administrado estas 80-procente malakceptita, kaj kiu ne povas esperi je estonteco por sia leĝo. Nome ĉar tiu tre ideologieca, sekteca leĝo ricevis neniun apogon, krom tiu de la [katolikaj] episkopoj. Neniu apogas ĝin en la Parlamento, ankaŭ ne la instruistoj, nek la familioj, nek la studentoj, nek la klerigfakuloj. Tial ĝi estos leĝo kun tre mallonga, frustracia vojo, kiu finiĝos en la momento, en kiu okazos progresisma politika ŝanĝo.
Eĉ pli: eble, apud la rifuzo al la aŭstericido[30], al la privatigo de la sansistemo aŭ al la reakcia reformo de la [leĝo de] aborto, ĝi estos unu el la faktoroj, kiuj plej multe kontribuos al la politika ŝanĝo. Inter la instruistoj, la familioj, la lernantaro kaj la civitanoj, kiuj konsistigas la movadon de la Verda Tajdo por defendo de la Publika Lernejo de ĉiuj kaj por ĉiuj, kreskas ĉiam pli alten la konvinko, ke nepras forsendi ĉi tiun registaron, por ke ĝi ne detruu la tuton. Tio estu kun la celo certigi la rajton je bonkvalita klerigo, kiu eduku homojn kaj civitanojn engaĝiĝintajn kun la plibonigo kaj la estonto de sia lando kaj de ties loĝantoj.
Originalo:



[1] N. de la T.: Ley Orgánica: Supera Leĝo. Tio estas ŝtupo sub konstitucio (kiel baza leĝo) kaj super normalaj leĝoj, kiel leĝo de pli alta rango ol la normalaj leĝoj, aŭ bezonanta pli grandan plimulton en la parlamento ol la normalaj leĝoj. En la kazo de Hispanio, la oficiala teorio asertas, ke la sola diferenco inter normalaj leĝoj kaj superaj leĝoj estas la kampo, al kiu ili rilatas. Kampoj de la superaj leĝoj estas (laŭ la konstitucio): disvolvo de fundamentaj rajtoj kaj publikaj liberoj, aproboj kaj modifoj de statutoj de leĝdonantaj komunumoj (jura fakvorto por diversaj realaĵoj: regionoj kaj senŝtataj nacioj), ĝenerala elektoreĝimo, la Konstitucia Tribunalo, la Ŝtatkonsilio, la Ombudsmano.
[2] N. de la T.: Wert: José Ignacio Wert Ortega, hispana politikisto, Ministro de Klerigo, Kulturo kaj Sporto kun la politike dekstrisma, tutŝtata Popolpartio (Partido Popular) ekde la 22-a de decembro 2011.
[3] N. de la T.: Klerigkomunumo: La tuto de la influantaj kaj influataj homoj en difinita klerigsistemo.
[4] N. de la T.: Mobilizo: Uzata ĉi tie en la senco de socia mobilizo, kiu povas inkluzivi diversajn specojn: civila malobeo, bojkoto, tumulto, protesto, manifestacio, socia lukto...
[5] N. de la T.: Ili: Tio estas, la politika dekstro en Hispanio.
[6] N. de la T.: Ni studis super niaj kapabloj: Aludo al la frazo "ni elspezis super niaj kapabloj", kiun la establitaj partioj svingas por pravigi la publikan financadon de la privataj bankoj, kiuj malrespondece pruntedonis enormajn kvantojn da mono por financi la rakete sorantajn prezojn de loĝejoj en Hispanio dum la regado de la Popolpartio kaj de la Socialdemokratoj.
[7] N. de la T.: Publika: En Hispanio, "publika" estas la socia sektoro, kiun la tuta socio rajtas regadi por la ĝeneralaj interesoj, ne nur por difinitaj privataj interesoj, kvankam la distingo ne ĉiam estas tute klara pro la tiel nomata "privata administrado de publikaj servoj", kiu maskas diversgrade grandan privatigon de la publika sektoro. "Publikaj" estas diversaj tavoloj de la administracio: la tegmenta ŝtato, la leĝdonantaj komunumoj, la provincoj, la urboj kaj vilaĝoj; aliaj tavoloj estas malpli klare difinitaj en la hispana jursistemo. De tiuj diversaj tavoloj dependas diversaj publikaj servoj, inter aliaj la publika klerigsistemo, apud la privata klerigsistemo, kiu siavice konsistas el subvenciata privata klerigsistemo ("educación concertada") kaj laüdifine ne subvenciata privata klerigsistemo ("educación no concertada").
[8] N. de la T.: Negoco: Legu poste noton numero 17.
[9] N. de la T.: Duopa socio: Socio, en kiu kvazaŭ du socioj dividas teritorion, instituciojn kaj simbolojn; tamen iliaj bezonoj, vivostiloj, aspiroj, kleriĝoj, ktp estas tre malsamaj.
[11] N. de la T.: MEP: Malneta Enlanda Produkto:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Malneta_enlanda_produkto
[12] N. de la T.: Países de nuestro entorno: Najbaraj landoj: Ideologia koncepto, kiu ne celas geografian najbarecon, sed ideologian parencecon de tiuj, kiuj pretendas tian najbarecon de difinitaj landoj.
[13] N. de la T.: Demokratia epoko: Eŭfemismo por paroli pri la epoko post la morto de la diktatoro Franco. Legu poste noton numero 19.
[14] N. de la T.: Kvociento: Ĉi tie, rilato inter la nombro de lernantoj kaj la nombro de instruistoj. Erare tradukata en multaj okazoj kiel "rilatumo". Komparu http://eo.wikipedia.org/wiki/Rilatumo
[15] N. de la T.: Capas populares: Simplaj popolanoj: La nomoj de diversaj sociaj tavoloj devus dependi de la diversaj sociaj strukturoj. En la modernaj socioj la "simpla popolo" estas kategorio, kiu rilatas al la "malalta klaso" de la ekonomie orientitaj sociologioj. En aliaj socioj la "popolo" havas aliajn trajtojn.
[16] N. de la T.: Superaj studoj: Tio estas, universitataj studoj.
[17] N. de la T.: Fari el la klerigado negocon: Atentu bone la antaŭsupozon, tipan de multaj katolikaj kulturoj (kiel, ekzemple, multaj el la trajtoj de la hispanaj kulturoj), ke ĉiu negoco estas privata negoco, kiu favoras privatan intereson kaj malfavoras la ĝeneralan intereson. Tia antaŭsupozo malatentas la eblecon, ke privata negoco favorus ĝeneralan intereson, kaj la eblecon, ke negoco estus ne privata, sed publika entrepreno.
[18] N. de la T.: Recortes: Fortranĉoj: Politikaj decidoj de tio, kion oni eŭfemisme nomas "ekonomia aŭstereco".
[19] N. de la T.: Franco: Nomo de la puĉisto (1936), kiu detruis la Hispanan Respublikon kaj diktatore regis Hispanion ĝis sia surlita morto en 1975.
[20] N. de la T.: Deviga Mezlernejo: Kvar lernojaroj post la ses jaroj de la Bazlernejo; por geknaboj, kies aĝoj estas proksimume de 12 ĝis 16 jaroj.
[21] N. de la T.: Civitana Edukado: Nomo de lernobjekto tre rifuzata de la heredintoj de la reĝimo de Franco (precipe, sed ne nur, la Popolpartio), ĉar ĝi celis disvastigi la bazajn valorojn de la Konstitucio en ĉiuj lernejoj.
[22] N. de la T.: Conciertos privados: laŭvorte, "privataj interkonsentoj": Publika financado de privataj klerigentreprenoj.
[23] N. de la T.: Plazas: Lernolokoj: Tio estas, "postenoj" por lernantoj. Alia ebleco: lernoseĝoj.
[24] N. de la T.: Prizorgo de diverseco: Unu el la ĝisnunaj atingaĵoj de la progresismaj lobioj, kiuj aspiras al tio, ke rajto je edukiĝo kaj kleriĝo estu rekonata kiel homa rajto en la hispana jursistemo.
[25] N. de la T.: Kompensa rolo de la lernejoj: Tio estas, laŭ unu el la celoj de la socio, kiam ĝi organiziĝas kiel ŝtato por pli bona vivado de ĉiuj socianoj, ke ĉiuj socianoj havu kiel eble plej similajn, multajn eblecojn realigi siajn privatajn kaj kolektivajn celojn.
[26] N. de la T.: Kolektiva organo: Decidpova instanco, kiu konsistas el pluraj membroj; ekzemple: registaro. Komparu unupersona organo: decidpova instanco, kiu konsistas el nur unu persono; ekzemple: lernejestro.
[27] N. de la T.: Klientismo: En la politika senco de rilatoj de dependeco, kiu, ekzemple, produktis en la hispana ŝtatadministracio la fenomenon de la "estómagos agradecidos" ("dankemaj ventroj"), kiuj senmerite ricevis laborpostenojn kaj tiel agadis kvazaŭ kvislingoj inter la meritaj ŝtatoficistoj, kiuj postulis siajn legitimajn rajtojn.
[28] N. de la T.: Rekta kontraktado de denaskaj instruistoj: Temas pri lastatempaj kontraktoj de denaskaj anglalingvanoj en kelkaj partoj de Hispanio post nerenovigo de kontraktoj de multaj hispanaj instruistoj de angla lingvo. Tiuj novaj kontraktoj estis "rektaj", ĉar ili ne sekvis la leĝojn por kontraktado de instruistoj (kun diversaj ekzamenoj kaj enkalkuligo de diversaj meritoj).
[29] N. de la T.: Klasifikoj kun la rezultoj de eksteraj ekzamenoj: Multaj timas, ke tiaj ekzamenoj estas unua paŝo al klasifikoj, sur kies bazo oni financos pli multe tiujn lernejojn, kiuj havos pli bonan pozicion en la klasifikoj, tiel profundigante la socian distancon inter privilegiuloj kaj malprivilegiuloj.
[30] N. de la T.: Aŭstericido: Mortigo per aŭstereco. Etimologie malbone formita vorto, kiu (verŝajne) elokvente bildigas la senton de la verkinto de la teksto.

15/2/13

La Vojo de Ĝit-Kjun-Doŭ - Poemoj

Jen mia provo de traduko de la poemoj en la komenco de la verko La Vojo de Ĝit-Kjun-Doŭ.

Tigro svingas ungon
en libera menso
kaj trafas nenion,
ĉu senton, ĉu penson.

Sama vento blovas
inter monto-pinoj;
inter valo-kverkoj,
kial son' alias?

Sen penso, sen bildo,
perfekta vakuo.
Kaj tamen moviĝo.

Okulo vidas sed
la man' ne kaptas ĝin:
la lun' en fluo.

Nubo kaj nebulo -
ŝanĝoj en aero.
Super ili brilas
la suno kaj luno.

Jam antaŭlukte
pri si senpensa
homo venkas,
daŭre nekonscia
pri l' Granda Deveno.