17/11/13

Malvarma eŭrozono

Ĵurnalo El País (=La Lando)

Opinio

Ĉefartikolo (17-a de novembro 2013)

Malvarma eŭrozono
La marasmo kaj la malaltaj inflaci-indicoj kompromitas la ekonomian kreskon

Arkivita en: Opinio / Eŭro / Deflacio / Ekonomia kresko / Eŭrozono / Francio / Valuto / Germanio / Italio / Ekonomiaj indikiloj / Ekonomia konjunkturo / Eŭropa ekonomio / Mono

La eŭrozono kreskas preskaŭ neniom. En la tria kvarono de ĉi tiu jaro la ekspansia indico de la MEP [Malneta Enlanda Produkto], laŭ ĵusa kalkulo de Eurostat [Eŭropa Statistika Oficejo], atingis 0,1%, kompare kun 0,3% la antaŭan jarkvaronon. Jen seniluziiga ritmo, kiu kompromitas la atendojn, ke tiuj ekonomioj plej trafataj de la krizo, inter ili ankaŭ la hispana, restariĝos. Ĉe la kalkulo de tiel magra kresko, signifoplenaj estas la kuntiriĝo de la itala kaj franca ekonomioj kaj la regreso de tiu germana. Italio spertas recesion jam de naŭ sinsekvaj jarkvaronoj kaj la refalo de Francio estas rimarkinda, tiel ke ĝi revenas en malkreskon de 0,1%. Germanio kreskas je 0,3% kompare kun 0,7% la antaŭan jarkvaronon, grandparte kiel sekvo de malfortiĝo de siaj ĉefaj komercaj partneroj en Eŭropo, malgraŭ geografia diversigo de siaj eksportoj.

Tio estas kresko-ritmoj evidente nekongruaj kun malpliigo de senlaboreco kaj kun definitivaj stabileco kaj garantiado de la bankaj sistemoj. Ili ankaŭ ne favoras etoson de interna kohero kaj politika apogo necesaj por transiro al banka unuiĝo, sen kiu kondiĉo la eŭrozono povos refoje fariĝi scenejo de financaj streĉitecoj kiel tiuj okazintaj la pasintan someron. La samtempa ekzisto de tiu marasmo kaj de tre malaltaj inflaci-indicoj estigas kompreneblan maltrankvilon. Kiel ajn estas, ĝi altrudas revizion de la reganta direkto ĉe la ĝis nun regantaj makroekonomiaj politikoj. Aparte, de la insisto, ĉe kelkaj registaroj, plej elstare tiu de Germanio, pluigi fisko-politikojn, kiuj malmulte harmonias kun la volo certigi ekonomian kreskon.

Kio montriĝis evidenta, tio estas, ke ne havas efikon la samtempaj limigaj direktoj en ĉiuj fisko-politikoj de la eŭrozono. Tiuj, kiuj havas sekureco-marĝenon, kiel Germanio –kiu disponas ŝtatan maldeficiton–, devas alpreni malpli striktan direkton. Tiaj politikoj efikus kiel necesa kompenso de la buĝetaj alĝustigoj, kiujn efektivigas la sudaj ekonomioj, kaj kontribuus al forigo de tiu fantomo de japanigo –marasmo kaj deflaciaj minacoj–, kiu ŝvebas super la eŭrozono, kaj antaŭ kiu la monpolitiko ne plu disponas larĝan sekureco-marĝenon.

Superfluas diri ke, tiom longe, kiom la hispana ekonomia kresko dependos de la ekstera sektoro [de la eksportoj], dum ne estos klara restariĝo de la centraj ekonomioj de la eŭrozono, la kresko-signaloj, kiuj estas rimarkitaj en la hispana ekonomio, riskos malaperi. Kaj tio malproksimigus eĉ pli longe la normalan funkciadon de la banka sistemo kaj la malpliigon de la plej grava malekvilibro, tiu de la tre granda senlaboreco. Atendi ĝis la nova germana registaro instaliĝos kaj tiam fidi al novaj signaloj de restariĝo povas esti tro malfrue.

Originalo:
http://elpais.com/elpais/2013/11/16/opinion/1384633011_795248.html

No hay comentarios:

Publicar un comentario

Se vi volas skribi komenton, bonvolu sendi al mi: